2016-03-06

KET-1: Kaspiaj Esperanto-Tagoj 1-7-an de julio 2001

Teksto la Rezolucio:
La 1-7-an de julio,2001 j. en Baku, la ĉefurbo de Azerbajĝana Respubliko okazis la 1-a Kaspiregiona Esperanto-Konferenco "Kaspiaj Esperanto-Tagoj-1" (KET-1), kiun organizis kaj kolektis Azerbajĝana Esperanto-Asocio (AzerEA) kaj kiun partoprenis delegacioj el Azerbajĝanio, Irano, Rusio, Kartvelio.
En laboro de la konferenco partoprenis 15 subtenantoj de la Internacia lingvo Esperanto el Azerbajĝanio (la gvidanto, prezidanto de AzerEA s-ro Ŝaig Bahramoglu Mamedov), 14 - el Irano (la gvidanto, ĝenerala direktoro de Irana Esperanto-Centro s-ro Reza Torabi), 2 - el Rusio (la gvidanto, vic-prezidanto de Rusia Esperantista Unio s-ro Abdurahman Junusov kaj prezidanto de Kartvela Esperanto-Asocio s-ro Avtandil Abuladze.
Inter inventintoj al KET-1 estis rektoro de Universitato "Tefekkur" s-ro Mail Damirli, prezidanto de Inventista Unio de Azerbajĝanio (SIAZ) s-ro Tofig Imamalijev, reprezentantoj de la gazetaro. La alta protektanto de KET-1 estis honora membro de AzerEA, fama azerbajĝana poeto s-ro Ramiz Hejdar, kiu dediĉis al partoprenantoj de KET-1 la aron de siaj versoj.
Krome oficuloj de la ŝtatregistaro estis invitita urbestro de Baku s-ro Haigxbala Abutalibov kaj ambasadoroj de Rusio, Irano, Ĉinio, Japanio, Germanio, Pollando, Kartvelio.
Dum solena malfermo de KET-1, okazinta en la konferenc-halo de Universitato "Tefekkur" la 2-an de julio 2001 j. en sia lanĉa prelego la gvidanto de la organizkomitato de KET-1, prezidanto de AzerEA Sxaig B. Mamedov indikis, ke la organizo kaj kolekto de KET-1 estis planataj en kadro de plua realigo de la azerbajĝana internacia iniciato POR INTERŜTATA LINGVO ESPERANTO, kiun subtenis la registaro de Azerbajĝanio.
Estis indikite, ke en kadro de preparado la konferencon estis organizitaj instruado de Esperanto en 3 universitatoj (la s'tataj Bakua slava kaj Sumgajyta kaj en "Tafakkur"), eldonita lernolibro "Internacia lingvo Esperanto" (ruslingva), preparita loko por KET-1 en ripozejo "Sahil" de Garadaga distrikto de Baku, dissenditaj invitiloj.
En la prelego de prezidanto SIAZ s-ro Tofig Imamalijev raportis pri la agado de SIAZ en kampo de plifaciligo komunikadon je internacia nivelo, al partoprenantoj de KET-1 estis demonstritaj la Internacia Komputila Alfabeto KOMAL kaj 8-butona klavaro SIAZ, plifaciliganta laboron kun komputilo aŭ kun ajna tajpa mekanismo, gramatikon (la s'losilon Esperanto SIAZ), adaptitan por komputila tradukado. Oni indikis kiel perspektiva daŭri laboron kun cxiinventoj kaj kun iniciato POR INTERŜTATA LINGVO ESPERANTO, kiel solvo de unueca tasko.
Dum KET-1 estis organizitaj 3 ekskursoj (en "Interna urbo", "Gobustan", "Ateŝgah"), en kadro de tradicia "Somera universitato" oni aŭskultis prelegojn pri historio kaj pri nuna stato de E-movado en Azerbajĝanio, pri la modeloj de azerbajĝana literaturo esperantigitaj (je ekzemplo de popolaj kvarversoj "bajati"), prelegoj pri E-movado en Irano, Rusio kaj Kartvelio.
Dum solena malfermo de KET-1, okazinta la 6-an de julio, 2001 j. en la konferenc-halo de Universitato "Tefekkur", la partoprenintoj de KET-1 taksis KET-1 kiel rimarkinda en Kaspia regiono kaj en monda E-movado kaj esprimis opinion daŭri similajn renkontiĝojn tre utilajn kaj akceptis kelkajn subajn decidojn:
Aprobi kaj subteni la proponon de la gvidanto de rusia delegacio pri organizo de KET-2 en Dagestano (RF) en junio, 2002 j.
Aprobi kaj subteni la proponon de la gvidanto de irana delegacio pri organizo de KET-3 en Irano en 2003 j. En kadro de plenumo de c'i tasko AzerEA kaj IEC komencu laboron por prepari kaj eldoni E-lerniloj kaj vortaroj 2-alfabetaj (latina kaj araba), kiuj helpos rapide likvidi la analfabecon de unu azerbajĝana popolo, loĝanta en Azerbajĝanio (8 mln) kaj en Irano (30 mln), okazinta pro 2 diversaj alfabetoj (latina - en Azerbajĝanio kaj araba - en Irano).
Aprobi kaj uzi la sperton de Kartvela Esperanto-Asocio, kiu sukcesis subskribigi la oficialan dokumenton per kiu Ministerio pri la klerigado de Kartvelio permesis instrui Esperanton en lernejoj de la lando.
Je nomo de KET-1 saluti la 86-an Zagreban UK kaj proponi al la estraro de UEA subteni la iniciaton POR INTERS"TATA LINGVO ESPERANTO, fondi la koncernan komisionon de UEA, informi pri ĉi iniciato UN-on, helpi al Azerbajĝanio trovi potenciala(j)n partnero(j)n de la eksperimento, sinturnante al esperantistoj de Ĉinio, Japanio, Pollando, Hungario, Ukrainio ktp. helpi serĉi investistoj por la eksperimento, precipe inter ekologidefendaj organizaĵoj, ĉar la eksperimento supozas komenci paralelan inters'tatan korespondadon je konkreta temaro pri ekologia kunlaboro, helpi trovi investistoj, kiujn povus interesi ergonomia 8-butona klavaro SIAZ.
Propagandi en siaj landoj kaj inter esperantistoj de aliaj landoj TTF-ŝriftoj KOMAL por uzi ilin en la komputiloj kiel perspektiva alternativa komputila alfabeto.
Rekomendi en siaj landoj, al esperantistoj de aliaj landoj kaj peti UEA proponi al internacia scienca asocio, kaj al la Komisio de UNIKODE, preparantan la universalan skemon de la komputilaj simboloj la komputilan alfabeton KOMAL, kiel bazon de Internacia fonetika transliteraro.
Fondi Kaspiregionan komunan informilon (eble, retan) por aktivigi intersxanĝon de informoj kaj entute aktivigi E-movadon en la regiono.

Estis subskribite la 6-an de julio, 2001 dum KET-1, 1-7-an de julio  2001 j.
Baku, Azerbajĝana Respubliko
je la nomoj:
Irana Esperanto-Centro (IEC)
s-ro Reza Torabi, ĝenerala direktoro de IEC
Kartvela Esperanto-Asocio (KarEsA)
s-ro Avtandil Abuladze, prezidanto de KarEsA
Rusia Esperantista Unio (REU)
s-ro Abdurahman Junusov, vic-prezidanto de REU

Azebaj'ana Esperanta Asocio (AzerEA)
s-ro S'aig Bahramoglu (Mamedov), prezidanto de AzerEA


No comments:

Post a Comment